Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La lastaj floroj

Kruda temp' aŭtuna venis,
ĉion belan ĝi forprenis
de la frunto de l' natur',
Kampoj dezertiĝis per ĝi,
eĉ en la ĝardeno serĉi
devas florojn la okul'.

Mia Julnjo, jen, kolektis,
kaj en bukedeton plektis
restajn florojn de la bed'.
Ho, edzinjo, vi min ravis,
kaj malbono ja ne trafis
eĉ la florojn de l' buked'.

Se jam ili devas morti,
pli facile ja elporti
ili povas tion, se
ilin vidas la okuloj
de sinceraj kompatuloj,
kiuj ilin amas tre.